Mi delonge ne multe skribas por la paĝo, mi studas en Universitato nun kaj mi ne multe havas tempon. Sed nun, kiam miaj ferioj komenciĝis, mi planas padumi, vojaĝi kaj multe skribi ĉi tie.
Unue pri mia Novjariĝo:
Mia novjariĝo estis sur Pedra da Gávea, monto de Rio de Janeiro, ĝi estas 842 metrojn alta kaj konata pro ĝia danĝereco (ne tiom fakte).
Mi komencis en la fino de la 31a de Decembro, je la 16:40. La vojo estas rapide atingebla. Oni devas iri al Barrinha (subkvartalo de Barra), atingebla per buso (ĉiuj kiuj iras al Sudparto de la urbo aŭ Alto da Boa Vista) aŭ metroo (Stacio Jardim Oceânico). Tie oni trovos la straton Sorimã (Rua Sorimã) kie estas domaro kaj ĉe la fino de la strato, oni komencas la padumadon, kiu daŭras 3 horojn.
La vojo estas tre klina, en la mezo de la vojo troveblas akvofonto.
La plej malfacila parto estas la "Carrasqueira", ĝi estas la danĝera kaj oni bezonas bonajn ŝuojn por atingi tien.
Fininte la malfacilan parton ni estis proksime al la fino de la tago. La sunsubiro estis je l 19:40.
Bezonatis nur atendi la feston sur la pinto de la monto. Sed dum ni atendis okazis problemo. Lumoj el la nuboj ekstartis kaj ekpluvis. Mi kaj miaj amikoj pensis pri malsupreniri kaj atendi ĝis la finiĝo de la pluvo sub ia plibona loko. Sed ĝi ĉesis kaj komencis freneza afero.
Niaj haroj leviĝis pro la statika energio. Tio estis timinda kaj amuza! Mi eĉ ne multe pensis pri la fajraĵoj ĉar tio multege distris min.
ATENTU: Neniam faru tion! Tia situacio estas tro danĝera kaj oni povas morti pro la tondroj!!!!
La fajraĵoj kiuj okazis iom post la statika energio sur ni :D
Ili tre belas! El supre oni povas vidi multe da ili, sed tro for ne multe videblas bone. Tamen, la emocio pri esti tiom alte kaj la aventuro multe ĝojagis tiujn kiuj estis tie (ĉefe la afero pri energio hahaha)
Dum la nokto, mi kaj miaj amikoj multe babilis kaj ludis kelkajn ludaĵojn.
Je la 5a kaj 10 minutoj la suno ekaperetis kaj je la 6a kaj 10 minutoj ĝi tute aperiĝis al Rio
La suno aperis kaj ni foriris rapide, ĉar jam estis tro varma.
Mia grupo konatiĝis kun multaj homoj tie kaj viro invitis nin iri kun sia grupo al bonega plaĝo en la alia parto de la urbo, tre for el Barra. Kiel mi volis bonan etoson dum la unua tago de la jaro, mi iris kun ili.
Ni iris al tre bela plaĝo, ĝi nomiĝas "Praia do Inferno" (Inferna plaĝo) kaj por atingi tien, oni devas ankaŭ padumi. La vojo daŭras pli malpli 1 horon kaj estas tre konfuza (post mi skribos nur pri tiu regiono).
Praia do Inferno
Do, post mi revenis al mia domo kaj multe dormis ĉar mi nur alvenis je la 10a posttagmezo.
Feliĉan Novjaron!